|
Ni observas ĉi-jare la centjaran jubileon de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la sesdekjaran de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj (UDHR), kiu i.a. malpermesas diskriminacion surbaze de la lingvo. Tre gravis la jaro 1998, en kiu organizis pioniran simpozion la tiama UEA-prezidanto Lee Chong-yeong en la UN-Oficejo en Ĝenevo por festi la oran jubileon de la UDHR, kaj ni kore dankas niajn antaŭirintojn, ne malplej pro la ideo organizi ĉi-foje similan simpozion. Sed gravas ankaŭ la nuna jaro.
La jaron 2008 UN proklamis kiel Internacian jaron de la lingvoj pro la rapida formorto de multaj lingvoj kaj erozio de komunumoj. Oni scias, ke UEA rigardas la neŭtralecon de Esperanto kiel savilon de minacataj lingvoj. Pli precize, tamen, kion UEA aspiras en la sfero de la lingvaj rajtoj? Ekster la specifecoj de la instruado kaj uzado de Esperanto, kiamaniere ni kunagas kun aliaj sur la tereno de la lingvaj rajtoj?
Unu el la tradiciaj terenoj de kunagado en la historio de UEA estas la scienca esplorado. Ekzemple, kiam klariĝis, ke nesufiĉa progreso en la scienca esplorado pri la lingva strategiaro de la ŝtatoj kaj aliaj roluloj malfaciligas objektivajn diskutojn, jam en la sesdekaj jaroj UEA lanĉis revuon por sproni tiuterenan intelektan laboron. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, estas monde rekonata kiel pionira periodaĵo, kiu helpis fondi la socian sciencon de la lingva strategiaro.
De tiam la socisciencaj esploroj pri la lingvaj rajtoj atentinde progresis. En la ekonomiko, politologio, juristiko kaj sociologio de demokratiaj socioj, la kleruloj okupiĝantaj pri la lingvaj rajtoj jam havas relative bonan komprenon, en vasta gamo da kuntekstoj, pri la diversaj necesoj, atingoj, kaj deficitoj forigendaj. Sed mia prezento portas titolon, kiu emfazas, ke tiu ĉi esplorkadro ne sufiĉas.
Por konstati kial ne, ni konsideru idealigitan bildon. Imagu, ke ĉiuj lingvanaroj subite iĝus forme egalrajtaj; vi alparolus registarajn instancojn en via gepatra lingvo; ili respondus samlingve. Ĉu al tiu ideala mondo - en kiu, krome, multaj alparolus alilandanojn en Esperanto - aspiras nia movado? Ĉu ni komprenu la anglan kaj Esperanton kiel principe similajn mondlingvo-kandidatojn - malsamajn nur en la ekzisto de etno proprietanta la anglan - kaj bazu sur tiu kompreno sciencan debaton pri iliaj respektivaj meritoj?
Por ke la diskutoj hodiaŭ alfrontu la lingvo-maldiversiĝon kiel aspekton de la media krizo, gravas ne kateniĝi al ekonomiko-reliefiga difino de la problemo. Kaj, efektive, la idealo, por kiu laboras ni esperantistoj, kaj al kiu ni volas ligi niajn kunagantojn, rilatas ne nur al la aliro al la demokratiaj formoj, sed al la substanca sociala bonfarto de la civitanoj ankaŭ en la lingva sfero.
Jam dekomence ni pledas por Esperanto surbaze de ĝia facileco, kiu estas substanca trajto. Por iom klare vidi la rolon de ĉi tiu faktoro en la debato, konsideru deproksime, pri kio temas. Pro la afikso-ĉefiga strukturo de la Esperantaj vortoj - ekzemple, de skrib-il-ar-ej-o, kie ĉefrolas la sufiksoj il, ar kaj ej - la lernanto bezonas akiri nur malmultajn vorterojn kaj per tiu bazo produktas kaj komprenas grandan nombron da vortoj.
Ĉu tiu pedagogia faciligo ŝparas tempon nur en la lernado de Esperanto? Certe ne; pro la analiz-kutimiga eco de tia vortfarado, la eklerno de Esperanto efikas propedeŭtike sur la lernon de posta fremda lingvo. Iuj el ni bazis sur ĉi tiu malkovro lingvo-pedagogiajn iniciatojn en Eŭropo kaj en Azio. Nia tradicia laborkunulo Unesko eksplicite kuraĝigis ĉi tiun fadenon de nia agado lige kun la Internacia jaro de lingvoj. Esperanto sukcesas do roli kiel unika ilo por kreskigi la lingvan prikonscion.
La lingva prikonscio estas ne nur grava faktoro en la lernado de fremdaj lingvoj. Ĉiuj medikonservaj movadoj agnoskas, ke por povi konstantigi altkvalitan soci-psikan medion ni bezonas kultivi prikonscion pri nia rilato al nia fizika kaj mensa medio. Kontribuante al tiu kultivado, Esperanto preteriras nuran instrumentan uzindon survoje al fremdaj lingvoj.
Pensu, ekzemple, al iniciatoj por maksimumigi la alireblon de la jura sistemo al la civitano, kiuj emfazas la lingvo-facilecan aspekton eĉ ene de unuopaj lingvoj. Usono sub Jimmy Carter lanĉis leĝojn pri lingva klareco, laŭ kiuj fariĝis devige en publike komprenebla lingvaĵo afiŝi la respondecojn de la instancoj kaj la rajtojn de la civitano. La socia movado de la dalitoj en Barato - la iamaj "netuŝebluloj" de la hindua sistemo - premas sur la tro elite kodigitajn normajn lingvojn en tiu lando por transiri al pli popola vort-elekto en universitataj kaj oficialaj tekstoj. En Japanio parte realiĝis proponoj por pligrandigi en la publika afiŝado la uzon de la facile legeblaj silabaj karaktroj. Nur iniciatoj bazitaj sur la prototipe facila interlingvo Esperanto vidas tuj komunan fadenon - kaj rolon por lingvaj rajtoj - en tiaj iniciatoj por maksimumigi la travideblecon de la lingvouzo ankaŭ en unulingvaj kuntekstoj.
Kial mi enkadrigas ĉi tiujn punktojn en diskuton emfazantan la nesufiĉecon de la formaj aspektoj de la civitana rajto uzi ŝtatsektore la gepatran lingvon? Motivas min la penso, ke la krizmastruma sinteno ofte kondukas nin al panikaj misreagoj. La mondo absolute perdas multajn lingvojn, efektive, kaj multaj individuoj persone perdas la gepatran lingvon, asimiliĝante al pli potenca parolkomunumo. Sed estos erare limigi nin al la grava - sed tro mallarĝe jura - entrepreno konkretigi la ĉefajn lingvajn rajtojn (en la ŝtata, inkluzive de la eduka, sfero) kiel simplan rajton uzi la gepatran lingvon. Ankaŭ plene sukcesaj formaj egalrajtigoj ne kunportos substancan demokration.
Eblus ilustri tion per sekvoj kaj nesekvoj de leĝoj supoze helpaj al la historie viktimaj dalitoj. Sed ni ne havas tempon por trakti materialon aspektontan fremde al multaj ĉeestantoj: mi volas alparoli ĉies racion surbaze de viaj nunaj konoj.
Konsideru do la pertradukan forman egaligon de la franca al la angla en Kebekio ekde la t.n. trankvila revolucio de la sesdekaj. Lastatempa esploro de Sherry Simon montras1, ke literaturajn tradukojn faratajn sub registara egido la kebekia publiko rigardas kiel trudajn evidentaĵojn. Pro tiu aŭtomata reago la homoj volantaj produkti kaj ricevi aŭtentajn tradukojn peliĝas ĉirkaŭvoje, alternative traduki.
La registaroj, ruzaj, facile mobilizas trukojn por meĥanike obei bonintencajn leĝojn. Se ili efektivigos eventualajn gepatra-lingvo-protektajn leĝojn per senkrea, fotokopieca amastradukado el la potencaj lingvoj, la publiko en la malfortaj lingvanaroj havos nur ŝajnan aliron al sia gepatra lingvo sen la povo ricevi seriozajn komunikojn en ĝi de la oficialaj sistemoj, inkluzive la edukajn. Ni bezonas sciencajn laborilojn, kiuj diagnozos por ni tian mankon de serioza efektivigo de lingva homa rajto kiel patologian. La ekonomiko-bazita sociscienca aliro al la demando ne ekipas nin per la ĝustaj diagnoziloj.
La parolantaroj de malfortaj lingvoj devas meti sin en krean diskursan pozicion kaj aŭdigi sian voĉon. Laŭ ni, devas roli en tiu procezo ne nur iliaj lingvoj, sed la intertraktado inter facila kaj malfacila lingvo-niveloj - kio enŝaltas la lingvero-lumigan funkcion de Esperanto en la substanca renkontiĝejo inter la socisciencaj kaj humanistikaj aliroj al niaj sciencaj demandoj. Hodiaŭ ni ne prezentos al vi la interfakan substancisman aliron al la demandoj, kiun evoluigis iuj el ni en kaj ĉirkaŭ la lingvistiko. Anstataŭe, mi dankas pro via atento al ĉi tiuj enkondukaj rimarkoj; mi omaĝas al la urbo Ĝenevo de Ferdinand de Saussure, kreinto de la struktura lingvistiko, kaj al la memoro de lia frato René de Saussure, kiu kreis nian modernan komprenon pri la supleco de la Esperanta vortfarado. Saluti kaj danki al la organizintoj de ĉi tiu simpozio venigas min al mia fina devo - transdoni la parolon al la veraj prelegontoj.
1 Simon, Sherry. 2006. Translating Montreal: Episodes in the life of a divided city. Montreal and Kingston/ London/ Ithaca: McGill-Queen's University Press.
|